Taglibro - 38o BKE - Belo-Horizonto, 20-24 Julio 2003
Ĉiujare okazas la "Brazila Kongreso de Esperanto" (escepte de la pasinta jaro,
kiam okazis la "Internacia Junulara Kongreso - IJK kaj la "Universala Kongreso" - UK,
en Pato-Branco - PR, kaj Fortalezo, respektive. )
En la lastaj E-kongresoj la taglibro estis skribita per Roĝer Borĝes,
kiu ne povis partopreni ĉar li ĉeestis la ĉi-jaran IJK en Gotemburgo. Kaj tiel, la agrabla
tasko, skribi la taglibron estis tranprenita de mi, por ne lasi tiom bonan okazaĵon forpasi facile de niaj memoroj, sen rakonti almenaŭ la plejn interesajn momentojn al tiuj, kiuj ne havis la oportunon ĉeesti kaj al tiuj, kiuj ĉeestis sed havis malsimilajn spertojn en tiu ĉi 38º BKE, kiu ankaŭ enhavis la 23an Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson, al tiuj, kiuj ne havis la oportunon ĉeesti kaj al tiuj, kiuj ĉeestis sed havis malsimilajn spertojn.
La ĉi-jara BKE, lokiĝis en la minasa urbo Belo-Horizonto, kaj la kongresejo nestiĝis en unu el la ejoj de 'Sesc', plej precize en 'Sesc Venda Nova', granda, arba kaj bela.
Mi ne skribos portugale (kiel vi certe jam rimarkas) ĉar mi kredas ke skribi Esperante estas bona instigo por tiuj, kiuj estas komencantoj. Kaj por la cetero estas minimume plezure legi originalan verkon pri originala Esperanta okazaĵo.
La celo de la taglibro, ne estas rakonti pri E-movadaj diskutoj, decidoj, ktp. kvankam ni iom diskutis pri la situacio de BEJO. Sed tio ne indas mencii tie ĉi. Mi ankaŭ avertas ke multo ĉi tie estas nur amuzaĵo, kaj mi antaŭe sincere pardonpetas kaze de ofendiĝo. Mi provos laŭeble sekvi la "taglibrajn fundamentojn" : skribi ne formale kaj baze de persona vidpunkto.
"Ô trem bão, sô!"
1a tago
Dimanĉo - la 20an de Julio. (Lando de amo)
Nia buso estis unu el la unuaj alveni. Ni alvenis frue, la tutan dimanĉon oni akceptis la partoprenantojn. Do, preni la tekon, meti indentigilon, kontroli la programon estas kvazaŭ religia kutimo. Mi devas konfesi ke, antaŭ alveni mi kredis ke la kongreso ne estos tiom bona. Granda miso. Ĵus rigardinte la programon, surpriziĝis ne nur mi, sed multaj. Eĉ BEJO, kiu nenion planis, havis programerojn. Vere interesaj prelegoj pri pluraj fakaj temoj abundis. Krome, por la granda plejmulto de la junularo ne tiom gravas la prelegoj, movadaj diskutoj, sed pleje la juneca kaj amika etoso. Mi ege ŝatis la paperujon kaj la broĉon, kiun mi gajnis. Kuriozaĵo estis la reklamiloj pri "Viagra" medikamento, kiun oni enmetis la tekojn. Tiam mi memoris ke dum IJK oni metis kondomojn en niajn tekojn. Kial do "Viagra" nun? Oni tuj malkovris ke la decido kuŝis sur la kalkulo de la averaĝa aĝo de la Esperantistoj. Kial doni kondomojn al kiuj ne uzas? Prava decido.
Iom post iom alvenis la esperantistaro, kaj kiel kutime, la nepra krokodilaro, kiu mezuras kiel marŝas la intereso pri Esperanto. Mi trovis mian komunan loĝejon, kiu troviĝis kontraŭ la restoracio dume multaj estis ege foraj - avantaĝo, mi povis vekiĝi, eksalti kaj matenmanĝi. Krome, resti en komuna loĝejo estas vere unika sperto en kongresoj, ĉu ne ? Kiom da malsimilaj homoj konatiĝas en la "komuna"? Bedaŭrinde oni ankoraŭ ne miksas virojn kaj virinojn en komunaj loĝejoj. Jen afero priplendinda! (Sugesto: Laŭ la aĝo!)
Ene de la komuna mi konis la fotiston de "Brazila Esperantisto": Emerson Werneck. La ulo kiu havas amuzan ridadon : 'Ha-Ha-Ha'. Mi preskaŭ vidis larmojn el liaj okuloj kiam mi rekonis lin kunlaboranto kaj fotisto de la revuo. Li ne kredis ke iu rimarkus tion. Eble mi estis la unua. Do, mi petas al ĉiuj, sendi gratulan mesaĝon al li: bel@esperanto.com. Helpu la kampajnon: Feliĉigu unu esperantiston. Iom poste ni konis la "proksim-koncepton" de la minasanoj. Oni sendis nin preskaŭ al alia urbo, por trovi 24-horan bankon.
Post renkontiĝi kun la neto de la juna movado en la restoracio, ni havis agrablan surprizon, kiam ĉe la enirejo de la administrejo de 'Sesc', Molina, el Kampinoj-Sp [Campinas] skuis mian brakon, ekkriis:-"Aaaaaaah" kaj poste elbuŝigis strangajn sonojn:- "k..ĉkĉ...bkbĵ..ĥoŝu..nei". Mi pensis ke ŝi suferis koratakon, sed ŝi sukcesis montri kaj paroli: - "Neil !". Nur tiam mi sukcesis kompreni, ĉiuj ni surpriziĝis, ĉar temis pri Usonano ege amuzema, kiun ni konis dum IJK kaj ĵus alvenis por partopreni la kongreson.
Jen la horo da la solena malfermo, kies gvidanto havis parolmanieron similan al tiuj de radistaciaj prezentistoj (eble tiel parolante, li alogas multajn inojn). Por reprezenti al BEJO, kies estraro entute mankis sen antaŭa averto (krom la sekretariino, kiu fakte laboras kaj ne povis ĉeesti pro la naneco de la ĵus-naskiĝinta bebo), ĉe la solena malfermo kaj por sidiĝi ĉe la tablo, oni elektis al Rafael Lins, el Salvadoro-BA. ĉu la plej taŭga decido? Malfacilas diri, sed oni facile povas aserti ke, ĉe la tablo, inter gravaj reprezentantoj kaj eminentuloj de la nacia movado, tiu Bahiano estis la ĉefrolulo. Unue, ĉar li estis apomble aplaŭdita je la alvoko de lia nomo por ĉetabliĝi. ( kompreneble, estis ĉio antaŭ kombinita inter la gejunuloj). Due, ĉar dume ĉiuj aliaj uzis kompleton, li supreniris la podion uzante ĉemizon de piedpilka teamo. (Fakte, li nur uzis tiajn ĉemizojn dum la kongreso, kun la senkulpigo ke ili malmultekostis). Kaj fine, ĉar liaj salutvortoj konsistis el salutoj al la partoprenantoj, al gejunuloj kaj ĉefe, al lia "paĉjo": "- Paĉjo, mi amas vin" li malsupreniris, trairis la tutan salonon kaj brakumis la paĉjon! Tiam denove li estis aplaŭdita, sed de la tuta ĉeestantaro. (Poste mi sciis ke ĉio ĉi, estis nura fia ago por delogi "paĉjon" vendi la hepaton por aĉeti duonon de la libroservo por la "amata filo")
Dum la malfermo, prezentiĝis teatra grupo de 'Lar Fabiano de Cristo', kiu ŝajne, favoras al reformoj en la Lingvo de Zamenhof. Ili montris bandeloron, sur kiu legeblis la vorton 'Presentaz". Poste, la organizado de la kongreso montriĝis E-fika, pro taŭge meti tiun prezentadon ĉe la malfermo, kiam mi estis ekscititaj, ĉar male, ĉe la fermo, mi peze dormus.
Poste ni havis kuriozan koktelon, kiu plej similis al "Supego", akompanata per la gitarludo de Markone Froes, de Merlin. La vico por preni la supon grandis kilometrojn. Estis viditaj “flugantaj kuleroj” (jes ja, kuleroj, ne teleroj). Estis servita vergetarana supo kun kobalsa gusto.
Bonvenon al la minasa kuirarto.
Mi ne restis multe en tiu koktelo, precipe ĉar mi nenion manĝeblan havis (kaj ĉar min timigas flugantaj objektoj). Bonŝance mi portis saketon da matenmanĝ-cerealo, kiun mi gustumis dum mi promenis tra la kongresejo antaŭ ol enlitiĝi kredante ke mi povus ripozi de la laciga vojaĝo ĝis Belo-Horizonto.
2a tago
Lundo, la 21an de Julio (Matene kiam mi vekiĝas...)
Alia granda miso mia estis kredi ke mi povus dormi trankvile kaj vekiĝi laŭvole. ĉiuj scias ke, se vi venas al E-kongreso, fruan dormon vi ne havos, tio kompreneblas, sed mi ne estis preta por vekiĝi ĉirkaŭ la 6:30 ĉIUTAGE en la komuna loĝejo. En mia komuna loĝejo troviĝis kelkaj amikemaj maljunuloj, kiuj je la 6:00 matene (pli bone: FRUmatene) jam estis plene vekiĝintaj, lumŝaltite kaj babilantaj, (pli malbone: KROKODILE), kion eblas fari, krom treniĝi ĝis la duŝejo kaj provi bani sin por teni sin vekiĝinta?
Post la matenmanĝo, mi rimarkis ke oni programis por tiu mateno la kunvenon BEJO/BEL. Je la 8:30, krom mi, kiu havis akuratajn ‘vekigilojn’, preskaŭ neniu junulo estis vekiĝinta por ĉeesti la kunvenon. Sed tiam mi ne atentis al tio kaj maltrafis la kunvenon, sed vizitis la libroservon, kiu ĵus estis muntita. Kelkaj junuloj provis partopreni la surmuran grimpadon, sed mi kaj Mateo el Ribejrao-Preto rezignis, unue ĉar la gvidanto ne aperis, due ĉar ni taksis la "ludon" kiel militistan treinadon. Ni lasis tion por la ‘verdaj soldatoj’.
Post la tagmanĝo, oni vidis ke la aktivecoj planita por BEJO, ne ruliĝis tiel glate kiel oni esperis, precipe ĉar la gvidantoj de la aktivecoj NE parolis Esperanton! Ŝajne, neniu el la programeroj okazis tiun tagon posttagmeze. Do kelkaj gejunuloj kunvenis kaj decidis preni sur sin, la respondecon gvidi kelkajn aktivecojn. Tiam ni decidis ŝanĝi la tagon de la diskoteko, kiu okazus en la sama tago de la balo, Merkrede, tiel apartigante la junulojn disde la cetero. Do la diskoteko ŝanĝiĝis al Marde, post la arta vespero, post la spektaklo de Merlin!
Vespermanĝinte, ni tuj ekiris al la arta vespero, kaj laŭ la programo ni spektus klavaran ludadon de la familio "Mattos" (Valéria, Rosa kaj Dinorah) el Rio-de-Ĵanejro. Sed la podion nur supreniris Rozinjo, kun klavaro, kiu plej similis al tiuj tek-komputiloj...sed, kaj la aliaj? Mi tuj komprenis, la fratino Dinorah respondecis pri disdonado de la paperoj kun la kanzontekstoj, kaj Valéria zorgeme aplaŭdis la kantistinon. Jen la triopo. Ŝi, laŭ la junuloj: "sendis bone"..
Poste, ni ĝuis la belegan voĉon de "Neide de Barros", kiu kantis kaj deklamis poemojn. Haroj eĉ hirtiĝis.
Alia tute senatenda surprizo okazis kiam la gvidanto de la arta vespero (la sama de la malfermo, kiu se ne laboras, devus labori ĉe radistacioj) demandis ĉu ni konas la repmuzikan stilon. ...ĉu? Unuj rigardis la aliajn... ĉu li? Jes, Antono, la repisto alvenis kaj komencis pafadi per sia mitral-vortoj. La junularo iom hezitis, sed tuj alvenis kaj antaŭ kaj sur la podio por akompani lin. Li eĉ provis sed ne sukcesis starigi la seriozemajn esperantistoj, kun la nova repo "kantu kune, kantu plu". Estis minimume amuze vidi Sr-inon Almada, el Santos-Sp, kun la fingroj ene de la oreloj provanta ne aŭdi.
Post tiu "Tohuvabohuo", ĉiuj denove trankviliĝis por spekti la spektaklon de la minasa grupo "Minadouro", kiu ludas folkloran muzikon. Tiam mi eniris la ĉambreton de la sonteknikisto kaj helpis lin, zorgante pri la lumo de la spektaklo.
Post tio, kelkaj ankoraŭ restis ĝis la 3ª matene antaŭ la restoracio, en eta placo, ludante gitaron kaj kantante, ĉar ĉiuj volis etendi kaj profiti maksimume tiun momenton. Mi silente eniris mian komunan, kredante ke ĉiuj jam estis delonge en profunda dormo. Laŭta ronko estis disaŭdata el unu el la 20 litoj. Subite, tuj post mi, eniris alia homo kun malgranda libro en la mano.
_"Mi ne sukcesas dormi" diris la kompatinda, kiu restis ekstere legante libron!
Mi ne malkovris el kies buŝo eliradis tiu ronko, tamen mi kondukis lin al Rodrigo Follador, el Kuritibo, kiu ankoraŭ estis en la placo, por kontroli ĉu vakis loko por tiu homo en lia dormo-ĉambro.
- "Kaj vi"? Li demandis pensante ke mi ankaŭ ne sukcesus dormi. -"tsc..tsc.." Li ne sciis ke mi jam estis alkutimiĝinta, li ne sciis pri la murtrema ronko de Asis en IJK. La Granda Mazi.
Fakto estas ke en la posta mateno, al li nur mankis plori dankante nin du. -"Vi savis mian vivon".
3a tago
Marde, la 22an de Julio. (Kio ajn, povas okazi kiam ajn)
En tiu mateno, mi decidis ke mi devus almenaŭ spekti unu prelegon. Do mi spektis tiun de Dr. Paulo Sérgio Vianna, pri Genomo. Estis interese kiam li diris ke laŭ genetiko, la rasismo estas riproĉinda, ĉar 99,99% de la genoj de la homoj estas egalaj. Do, kio pri la specismo, se inter ni kaj ĉimpanzo, egalas 98,00% gene?
De genetiko al biciklo. Adriano Zukov estas el Salvadoro-BA, kaj vojaĝas al ĉiu brazila kongreso per biciklo. Estas tre amuza homo. Li rakontis sian sperton pri vojaĝo al Eŭropo kaj montris vidbendon kun fotoj faritaj dum tiu vojaĝo en 1989.
Li rakontis, pri kiam altranga policisto en unu el tiuj danĝeraj landoj, en la epoko de la "fera kurteno" demandis lin angle: What's you work? [N.L.: ĉu vi laboras ?] Li respondis esperante: -"Mi estas instruisto".
Tiu estas Esperantisto. Tiuj, kiuj preskaŭ mortas pro la lingvo.
Post la tagmanĝo ni ludis iomete E-kvizon. Rezigninte pri postkuri la sonteknikiston por antaŭpretigi la diskotekon, mi akompanis al Manuela, el Kuritibo, al stacidomo, por ke ŝi aĉetu busbileton. Iom poste, en la arta vespero al ŝi estis dediĉita kanzono, de la kantisto de la samurbana kaj debutanta grupo 'Magia Ŝuo'. La grupo ankaŭ "sendis bone", sed nur la kantisto estas esperantisto, kaj la muzikistoj estis invititaj. Do, pli bone ke li, la kantisto prezentiĝu kiel sola kantisto akompanata de la grupo.
Tiu arta vespero estis superreala. Antaŭe al "Magia Ŝuo", prezentiĝis Tarcizjo Lima, tre bone, sed bedaŭrinde nur li kaj sia gitaro. Kiom mi ŝatus spekti prezentadon lian akompanata per bando! Je la horo de la “bis’!” , li hezitis reveni al la podio, ĉar li ne sciis ludi tiun, kiun la spektantaro petis. Senkulpigon al ĉiuj. Li ludis alian! Poste la spektantaro petis al la kantisto de 'Magia Ŝuo', prezenti la kunbandanojn:
-"ĉe la basgitaro....., hã....ĉe la basgitaro......mia amiko.....hum..... hej, kiel vi nomiĝas? Mi forgesis".
Kia unuiĝo!
Sed la plej amuzan parton de la vespero, donis al ni Merlin, plej precize, "la alia kantisto de Merlin", Aldrin. ĉio marŝis ege bone je la komenco de la prezentado: amaso da junuloj antaŭ la podio, bona sonkvalito. Kiam alvenis la horo, en kiu Aldrin kantus "Nokta Trajnejo', li estis anoncita de Markone kiel la "alia kantisto de Merlin". Inter la kulisoj kaj la antaŭa parto de la podio, troviĝis fia elektra kablo, kiu malpermesis lian alvenon, ĉar li stumblegis kaj preskaŭ falis pro tiu kablo. Krome, li malŝaltis preskaŭ ĉiujn instrumentojn sur la spektaklejo. La junularo ne pardonis: "-Denove! Denove!". La prezentado de Merlin estis bonega, je la “bis’!” fariĝis “vico-trajneto", kiu trakuris la tutan ejon, inter la seĝoj, ktp.
Kiu pensas ke post tiu arta vespero, ĉiuj dormus, eraras. ĉar ankoraŭ okazis diskoteko, en kiu mi provis meti la muzikaĵojn. Mi kredas ke la diskoteko estis vere bona, ĉar la loko estis ja dancejo, kun bonega sonsistemo, lumo, trinkejo. Kaj la diskoteko estis 90% Esperante. Multaj venis poste demandi min, kiuj muzikaĵoj estis tiuj, jen respondo: E-muziko !!
Ni havis eĉ prezentadon de ventro-danco fare de Fortalezanino.
Je la 3a mi ege laciĝis kaj foriris, dum kelkaj ankoraŭ babiladis en la dancejo.
4ª tago
Merkrede, la 23an de Julio. (Forglitas el la man'...)
Ĉe la tabloj de la restoracio je la matenmanĝo jam kuradis la notico ke tiu grupeto da personoj, kiuj restis en la dancejo ne dormis kaj tranoktis petolante tra la tuta kongresejo. Temis pri Ariadne kaj sia grupo! Mi ne povis kredi je tio, kion oni rakontis al mi. Ili eniris en virajn dormĉambrojn, vekis ulojn, kiuj nur estis vestitaj per kalsonoj. Nekredeble!
Ĉe la Ches-metodo de MiMa, mi konis la novan generacion de la esperantistoj. Knaboj, kiuj preskaŭ ne scias saluti en esperanto sed konas pliajn fivortojn kaj sakraĵojn ol la Prezidanto de la Akademio. Kompreneblas la kialo, ke ili estas admirantoj de Dolcxamar.
Mi finfine decidis malfermi la manon kaj elspezi iom da mono en la libroservo, mi kaj Rafael Lins aĉetis la kontraŭfundamentajn revuojn de Arnau Torras, kelkaj pornagrafiaĵoj ruĝigas eĉ senhontajn esperantistojn. Nu, imagu kion ili farus al tiuj Esperantistoj de la "unuaj horoj"?
Rilate al Lins, mi devas konfesi ke estis de li la plej interesa ideo de la kongreso, kiun imitis mi, kaj poste multaj aliaj. Sur la manĝtabloj estis paperaj kovriltukoj, kun verda stelo kaj E-citaĵoj. Ni faris el ĝi, kongresan libron, sur kiu ni petis al aliaj subskribi. Do, nun ni havas interesan memoraĵon. Sur mia tuko, multaj skribis amikecajn mesaĝojn, krom la "stratvendisto" Rodrigo Follador, kiu nur kopiis alies mesaĝon (mi finfine malkovris, fuŝulo!).
Dum la tuta merkredo, li provis vendi la plej kuriozajn aĵojn el Hindio: Incesojn, broĉojn, esencojn, ŝlosilujojn, kondomojn, ktp. Kaj sukcesis. Kompreneble, kiam li komencas paroli pri la produktoj, ĉiuj aĉetas.
Menciindas ankaŭ la tabla tenisa ludo, la instruoj pri salondanco kaj poste, la prezentado de la luktarto 'Kung-Fuo'. "Matrix" entute. Tre belaj la movoj, kaj dum la vera batalo, kiam ino luktis kontraŭ viro, ĉiuj ekkriis: "Knabino!! Knabino!!!" La majstro de la grupo iĝis tablo, por ke la luktistoj rompu brikojn sur li. Huj! Infanoj, ne faru tion hejme!
Poste, ni kuris al restoracio por vespermanĝi, ĉar je la 10a estos balo. Do, la restoracio fermiĝos frue. Kiam komenciĝis la balo, mi iom hezitis eniri, unue ĉar ni restis ekstere babilantaj pri la kialo de la vivo. Due, ĉar la etoso interne estis tre "maljuna". La bando estis ludanta muzikaĵojn kiel ekz: "Besame mucho". Nur poste, kiam la etoso juniĝis, ni eniris. Estus la lasta vespero, en kiu ni ĉiuj estus kune, do malgraŭ mia laceco kaj la bando, mi decidis resti. Nur kiam la bando eksonigis "kokritulajn" muzikojn, mi ne eltenis kaj foriris iomete, pretigis mian valizon por la posta mateno, revenis kaj restis ĝis la fino, por ĝisi ĉiujn.
Sed, multaj ne sukcesis ĝisi kaj, post la balo, restis ĉe la benkoj de la placo amuziĝante, aŭdante muzikojn...profitante la lastan nokton. Ĉar mia buso foriros je la 8a matene al la urbo 'Ouro-Preto' mi preskaŭ neniun vidos en la mateno.
Mi enlitiĝis je la 4a.
Adiaŭa Tago
Ĵaŭdo, la 24an de Julio. (La vivo iras plu..).
Je la 7a matene mi estis devigita stariĝi por foriri, ni iros al la historia urbo 'Ouro-Preto'.
Mi pensis ke neniun mi vidos, tamen Ariadne kaj sia grupeto denove ne enlitiĝis kaj matenmanĝis kun pli bona mieno ol la mia, kiu nur dormis 3 horojn. Nu, fine mi enbusiĝis kaj atendis la ekforiron, jen ĉio por ĵaŭde, mi ne partoprenis la fermon de la kongreso.
Mi sekvis ĝis Ouro-Preto, sed antaŭ, mi postlasis parton de mia feliĉo en tiu loko, kaj en ĉiuj personoj kun kiuj mi kunestadis. Ne eblas rakonti ĉion, kio okazis en tiu ĉi kongreso, ne eblas transporti al papero ĉiujn ridadojn, ĉiujn rigardojn, ĉiujn amuzaĵojn, ktp. Kio enestas tie ĉi estas nur supraĵa ero da la tuto, kiu troviĝas ene de ĉiuj el ni, kiuj partoprenis. Ĉiuj el ni havas sian propran vidpunkton, sian propra sperton. Mi ege feliĉas pro tio, ke mi konis homojn kiel vi (tiuj, kiuj subskribis mian "kogresan libron" ja scias pri kiuj temas), pro iom partopreni en viaj vivoj, por dividi kun vi miajn vivspertojn, kaj pro la denova oportuno renkonti la malnovajn kaj gravajn amikojn. Multaj amikoj pri kiuj mi sopiras, ne povis ĉeesti. Tiu ĉi taglibro estas dediĉata al ili.
Elkorajn Dankojn
Roĝener Pavinski, la 28an de Julio, 2003
alkemiisto@gmail.com.br