Taglibro de la 39ª BKE kaj 24ª BEJK en Macejoo, 18a – 24a de Julio - 2004
Enkonduko
Fininte la kongreso en Macejoo, ekaperis la demando: Ĉu verki taglibron?
Memorante pri la rezultoj de la pasinta jaro mi hezitis kaj pripensadis la danĝeron, kiun simpla verkaĵo kiel tiu povas enteni. Fronte al tio, mi cerbumis: “Kiuj povus estis la avantaĝoj de la taglibro?”
Ĝia celo ĉiam estos amuze raporti la okazintaĵojn (iom troige kelkfoje) eĉ se por tio, iuj devas esti krucumitaj.
Se tio ne estas facila, ĉar necesas esti iomete kuraĝa (aŭ stulta – elektu laŭvole). Kaj plurfoje la krucumito estas la propra verkinto :-)
Por eviti ĉion, ĉifoje mi komisis al Rafael Lins (Salvador- BA) por respondeci pri ĉio ĉi.
Do, se vi volas plendi, sakri, kondamni aŭ mortminaci b.v. skribu al li:
* Mi ĵus tralegis ĝin kaj rimarkis ke eĉ mi ne uzis facilan lingvaĵon! Min pardonu la komencantoj.
Sed ni elpensis montri la signifon de la plej neoftaj vortoj en la fino.
Ministerio pri Pavinska sano avertas: Ĉi tiu taglibro ne taŭgas kiel fidindaj raportoj de la okazaĵoj
Brazila kongreso en nordoriento. Jen bona ŝanco por ke homoj, kiuj loĝas eu tiu parto de la lando kuniĝu kun aliaj kiuj povas veni al nordo pro Esperanto. Per la unua foje mi iris al nordoriento – kia bona sperto! Belajn memorojn mi portis el Macejoo, ĝiaj plaĝoj, ĝia popolo, ktp.
Ĉi tiu 39ª kongreso sendube estis ege grava por la movado brazila. Unuafoje, du grupoj konkuris por la estraro de BEL, kaj la balotado por la elekto estis varme disputata.
Mi partoprenis la kongreson kiel “kunordiganto de eventoj” por BEJO. Tiel mi plejparte zorgis la junan programon, kaj ne multe povis partopreni la kongresajn aktivaĵojn. Sed eĉ tiel mi provas raporti pri agrabla tiu sperto al vi.
Sabato - la 17an de Julio – “La vojaĝo komenc(iĝ)as ĉi tie”
Sabate matene mi vekiĝis kaj finpretigis la valizojn, kiujn mi ekpretigis antaŭ ol dormi, frumatene. Post 4-hora vojaĝo ni atingis la stacidomon en San-Paŭlo. De tie ni iris al alia stacidomo, kie mi trovis la geamikojn el Kuritibo-PR kaj aliajn homojn atendantaj la buson, kiun subgvido de Marisele (San-Paŭlo –SP) veturigos nin al la flughaveno.
Tie troviĝis la elito de la ŝtata E-movado, kaj senteblis en la aero la apartigigeca etoso pro la bataloj en la ret-diskutilistoj. La du grupoj, kiuj konkuris por la estraro de BEL eĉ ne rigardis unu la alian. Ĉiamaniere, mi portis la video-kameraon ĉe-mane preta por kapti la hazardan batalon, kiun mi atendis kaj feliĉe ne ozakis. Vere, en Interreto ĉiuj sentas sin povaj diri kion ajn, sed vide-al-vide la afero fariĝas alia, kaj la esperanstistoj donis belan ekzemplon pri bonkondukto (aŭ pri sindeteno).
En aviadilo apenaŭ eblis konforte sidi - la spaco inter seĝoj estas ege malgranda. La aviadilo iom svingis dum la elteriĝo kaj alteriĝo sed bonŝance por la E-movado ĝi ne falis. Menciindas ankaŭ la manĝ-horo, kies unika plado estas “Mac’ Lanche (In)Feliz” – Ĝi venas en skatoleto kaj plenumas sian rolon kiam oni malfermas ĝin. Malĝojo certa!.
Atinginte la kogresurbon, ni direktiĝis al la hotelo, kie ni alvenis jam malfrue.
Dimanĉo – la 18an de Julio – “Marborda galopo”
Dimaĉe komenciĝos la kongreson, tamen nur vespere estos la solena malfermo, pro tio, dum la tago la plejmulto de miaj samhotelanoj ekskursis al kelkaj sudaj plaĝoj. Mi kaj Rodrigo de Meo (San-Paŭlo – SP) ne partoprenis la ekskurson – Mi devos renkonti Isis (Kampinoj –SP) por finpretigi la programon de BEJO-kongreso kaj Rodrigo devos zorgi pri la aferoj de ILEI-BR, pro tio, dum matene ni decidis promeni en la plaĝoj de Macejoo mem. Ni promenis per floso, kaj vizitis naturajn naĝbasenojn kie la fiŝoj venas manĝis en via mano.
Rodrido revenis al la hotelo, por ekzerci prezentadon, kiun li kunprezentos en la malfermo. Mi profitis la tempon liberan por gustumi tapiokon. Danke al Dio, eblis mendi ‘vegetaranan’ tapiokon (kun kokoso, banano, gujavaĵo kaj kaŝtanjo), kaj tio estis mia savilo dum mia tuta restado en Macejoo.
Reveninte iom malfrue al la hotelo, mi banis min, prenis kelkajn informojn kaj per ordinara buso mi ekiris serĉi la kongresejon. Se dum kongreso tre facilas hazarde renkonti esperantistojn ĉie, imagu kiom facile estas trovi krokodilojn! Mi renkontis du sinjorinojn el Salvadoro–BA en la buso, kiuj ankaŭ iris al kongresejo. Unu el ili rakontadis al mi ke pasintjare, dum UK en Svedio, ŝi ekkonis kanadanon kaj ili geediziĝis. “Kiun alternativ-lingvon ili uzadis?” pensis mi. Aŭ ŝi bone regas la anglan aŭ li bone parolas la portugalan.
La kongresejo estis malplena, nur malmultaj tie troviĝis, ĉar la loko de la solena malfermo estos en alia hotelo. Mi restis tie kun Amarílio (Barra do Garças – MT) kaj Ademar (Rio-de-Ĵanejro) ĝis kiam ĉiuj foriris kaj fermis la kongresejon por iri al solena malfermo. Survoje, ni renkontis al Rozinjo kaj Dinorah (Rio-de-Ĵanejro), kiuj estis devigataj akompani nin ĉar en la kongresejo troviĝis neniu plu.
Estis ankoraŭ frue kaj ni decidis sidi en luĉejo ĉe-mara. Tie knabo ne malkaŝis la emocion pro konatiĝi persone kun Paĉjo Kristnasko (Amarílio). Rozjnjo petis ‘naturan’ refreŝigaĵon al la kelnero, kiu portis ĝin en ‘natura’ temperaturo, sed en riana lingvo ‘natura’ signifas ne “diet”.
En la salono la esperantistoj amasiĝis por la malfermo. Ĉe la tablo, la bebo Ĵean (filo de Isis kaj James Piton) estis la plej juna sidiĝi ĉe tiu grava tablo, kaj eble li enviigis la delongajn esperantistojn kiu preskaŭ faligis la flagon malantaŭ la tablo. Kiam Amarílo alvokis la karavanojn el la ŝtatoj, ĉiuj ekstaris kaj kriis, sed kiam alvenis la fojo de Alagoaso, mi nur aplaŭdojn aŭdis sed neniun vidis. Tio montras kiom granda estis la laboro de Aristophio kaj sia skipo, por kunorganizi la kongreson en ŝtato kie Esperanton ankoraŭ ne ĝuas granda publiko.
Oni alvokis la eksterlandanojn por ion paroli ĉe la mikrofono. Manuel el Portugalio, insiste diris ke nenion havas por paroli, sed li tion diris kvarfoje, li parolis pli ol tiuj kiuj ja havis ion dirindan. Debustis en E-kongreso la artistino Sônia Shánchez (San-Paŭlo-SP). Vestita per indiĝenaj vestaĵoj ŝi surprizigis ĉiujn pro tia neordinara prezentado. La kostumo estus perfekta sen la okulvitroj. Akompanis ŝin simio (Rodrigo de Meo,) kaj elefanto (Zlóv – San Paŭlo-SP), kiuj strange dancis tenante E-flagojn. Ŝi ludis muzikaĵojn proprajn kaj kovraĵojn brazilajn bendakompanate.
La programo de la kongreso estis disdonata nur dum la malfermo, kaj nur por lundo. Tio estis unu el la unikaĵoj de ĉi tiu surpriz-kongreso, oni neniam scias kion atendi.
Deklarinte malfermita la kongreson, mi iris kun junuloj el Minaso serĉi ion por manĝi. Iuj eniris picejon sed mi preferis tapiokejon.
Lundo - la 19an de Julio –“La Vojo”
Lunde vere komenciĝis nia surpriz-kongreso. Matene ĉiuj atendis la aŭtobuson kiu devus kunporti ĉiujn je la 8-a matene al la kongresejo, kiu neniu sciis kie troviĝas. Mi irus per la ordinara buso, kiam oni interpelaciis min demandante ĉu mi scias kiel atingi la kongresejon. Tiel mi gajnis vojaĝon per taksio. Poste mi sciis ke la atentada aŭtobuso entute ne aperis.
La programeroj de BEJO nur komenciĝos posttagmeze. Mi iris al la libroservo profiti la matenon liberan. Tie mi vidis la gajan germanon Sebastian aĉetante kilogramojn da libroj. Dum li kalkulis siajn eŭrojn mi vizitis la parton de la libroservoj kie la libroj kostis inter R$ 1,00 kaj R$ 5,00. Iu apud mi demandis "Hej, ĉu vi estas Roĝener?" Mi konstatis ke estis viro granda kaj muskola. Fronte mia skeletoformo mi tuj pensis "Dio volu ke li estu amiko". Tiel mi persone konis Advalk-n, (Recifo-PE) kaj tiam li, bonŝance, nenion havis kontraŭ mi.
Kiam Isis alvenis, mi pretis montri la programon de BEJO al ŝi por fina interkonsento, sed se mi estus portinta ĝin kun mi, mi estus multe pli feliĉa tiam. Mi revenis al la hotelo por preni la 'sanktan' disketon, printis kaj disdonis la programojn al gejunuloj.
Posttagmeze ni sukcesis arigi grandan nombron da gejunuloj por prezenti BEJO-n, klarigi pri la programeroj ktp. Nekredeble neniu dormis!
Tuj poste, Sônia Sánchez gvidis la unuan parton el tri, de siaj aktivaĵoj. Mirinde bonaj, tiaj ludoj estas tre konvena por gejunuloj je ĉiu lingvonivelo. Jen bona nomo por gvidi infanan kongreseton. Eĉ uloj ne tiom junaj amuziĝis tre. Iu sinjoro jam apartenanta al la tria aĝo nomata Paulo (Natal-RN) ĉeestis en preskãu ĉiuj aktivaĵoj de BEJO. Advalk mem iom hezistis, sed ne rezistis kaj saltis kiel baletistino. (Hm, nun li havas ion kontraŭ mi).
Poste, Felipo Castro (Natal-RN) finis la lundan programon de BEJO parolante pri la rimedoj uzataj por esperantistoj en Interreto.
Mi utiligis la vid-kameraon kaj intervjuis sr. Manuel (Sorokabo - SP), kaj Givanildo (Rio-de-Ĵaneiro) kaj filmetis iomete tra kongresejo dum la loko de la arta/surpriza vespero estis diskonigitaj.
Revene al la hotelo per veturigo, mi perdis la oportunon (laŭ la rakontoj) sperti la plej bonan programeron (ne-oficialan) de la kongreso: iri per aŭtobuso (la sama kiu ne aperis matene). La buso forlasis la kongresejon antaŭ mi, kaj kiam mi atingis la hotelon, mi strangis ke la hotelo estis malplena je esperantistoj. Nur poste pli ol hor-duono la buso ekaperis kaj mi eksciis ke la ŝoforo (karese nomita kiel ŝoforaĉo de la pasaĝeroj) elektis tre mallarĝan straton por irigi sian aŭton. Okazas ke la spaco estis nesufiĉa por tio kaj la buso krom resti seniro kaj senreveno, obstruktis la straton. La ŝoforo plurfoje eliris la buson (ĉu eble por peti informoj?) dum la esperantistoj memoris pri la versoj de la poemo 'La Vojo' de Zamenhof ("Obstine ĝi paŝas, provita, hardita, al cel' unu fojon signita!") Kaj tiel estis: la ŝoforo obstinis sed ne sukcesis iri rekten kaj neflankiĝante, ĉar li devis revenigi la aŭton kaj tiel li frakasis plurajn retrospegulojn de la aŭtomobiloj parkitaj.
Sed la surprizoj ne finiĝis tie. Iom poste aŭdiĝis la voĉo de Rusilo (San-Paŭlo-SP): "Mi konas tiun hotelon", "Tre simila al la nia, Hã-Hã-Hã". La ŝoforo preterpasantis la hotelon, kaj Rusilo malkovris tiun lastan mokaĵon, tamen oni ne scias kiom foje la buso preterpasis la hotelon antaŭ ol Rusilo ekvidi ĝin.
Post ke ni malkovris kie troviĝis la lokon de la arta vespero per la spuroj lasitaj, jen ni en "Alagoas Iate Clube'.
La prezentadoj komeciĝis per tipa folklora dancado, en kiu miksiĝis pluraj esperantistoj kun sukceso. Kaj poste venis Vera Ĵordan (Rio-de-Ĵaneiro), kiu vestida entute blanke kaj nudpieda ŝajnis estis preta por la transiro de la jaro ĉe la plaĝo Kopakabano. Esperantistoj estas ja kreivaj - La ricevilon de la kapmikrofono, anstataŭ kaŝi malantaŭe kiel kutime, ŝi metis sur la (iom rimarkleblan) ventron. Sed tio ne longdaŭris ĉar la mikrofono tiom zumis ke ŝi estis devigata ŝanĝi per ordinara mikrofono.
Okazis ankãu interesa kapoejra ludado.
En tiu tago datrevenis Vandilson Trindade (Salvadoro-BA) kaj Advalk. - Kiel donaco ĉiuj ricevis la programon por mardo kaj merkredo!
La malmultaj de nia hotelo kiuj restis ĝis la fino de la prezentadoj revenis al la hotelo per la aŭtobuso de la Fortalezanoj kaj restis ĉe la enirejo de la hotelo parolante pri kelkaj 'bildoj' de la movado kiuj ne ĉeestis kaj kiuj certe ankoraŭ pli gajigus la momentojn; kaj pri la ankoraŭa freŝa sperto travivinta en la aŭtobuso, kiam alvenis Rusilo kaj aldoniĝis al la babilado. Ni tiom multe kaj laŭte ridis ke ni vekis kelkajn en siaj ĉambroj. De sube, mi vidis ombron en unu el la fenestroj rigardante nin kun ne tre amikeca mieno, sed ĉar la ombro diris nenion ni daŭre ridegis. Fine restis mi, kaj Roĝer Gotardi (Kuritibo-PR) aŭskultante Rusilon rakonti pri lia sperto pri strangaj lingvoj kaj Esperanto.
Mardo - la 20an de Julio – “Ĉu al paca cel’”
Mi vekiĝis iom malfrue pro la pasinta ĝis-frumatena babilado. Kiam mi alvenis la kongresejo, kelkaj infanoj volis bati min, ĉar la ŝlosilo de la ĉambro kie devos okazi la ludoj de Sonia estis kun mi. Jes, iom malfrue sed ĝi okazis senprobleme. Dume, la kongresejo iom post tiom pleniĝis je reklamiloj de la grupo de Petro Kavaliro (San-Paŭlo-SP), kiu konkuris al la estraro de BEL. Rulbendoj pendigitaj, glumarkoj disdonitaj, manprenoj kaj ridetoj al ĉiuj, nur mankis la infanoj en la brakoj. Lia grupo vere agadis dum Flavio Rebelo (San-Paŭlo-SP), alia konkuranto, apenaŭ montris sian vizaĝon en la kongresejo.
En la eta promenado al urbocentro, la afero estis iomete suferiga. Partoj de la grupoj disiĝis de unu la alian. Sen probleme -dum kelkaj restis en la gubierna palaco kredante ke ĝi estis museo, iuj decidis tagmanĝi kaj mia grupeto decidis viziti la katedralon. Estus tre saĝa ideo - se ĝi ne estus fermita pro la tagmanĝhoro, kaj se ni ne estus tiel malsataj, kaj se ĝi ne troviĝus tiom fore...
Revene al kongresejo, dum Isis reprezentis BEJO-n en la kunveno de la Federacia Konsilataro, mi kaj Rodrigo de Meo gvidis BEJO-kunvenon. Ĝi celis diskuti la agadon de BEJO kaj montri al la membroj ĝia funkciadon, kiuj estas ĝiaj bezonoj, planoj ktp. Ni tralegis la statuton kaj komentariis ĉiujn punktojn instigataj de la intereso de ĉeestantoj. Dum la kunveno mi foriris iomete ĉar Givanildo Ramos intervjuis min, inter aliaj, por la Rádio Rio de Janeiro.
Isis instruis la jam famekonatajn cirklajn dancojn kun sukceso kaj peto por ekstraĵo, kaj iom poste ni surprize ricevis alian spuron por la proksima programero - flugfolion kun nomo de iu drinkejo, kie, laŭ onidiroj, estos la loko de la arta vespero. En la hotelo, pretigante min, mi rimarkis ke serĉe al tiu ejo, la buso ekiris tre frue (eble ĉar oni timis ke la ŝoforo elektus mallarĝajn stratojn).
Atinginte la lokon, oni tuj konstaktis ke ĝi multe pli agrablis ol tiu de la pasinta tago. Ĝi estis malgranda, kaj multe pli intimeca - ege taŭga por la prezentadoj kiuj okazos en tiu vespero. Fakte la muzik-prezentadoj estis altkvalitaj. Unue estis ludado de fluto far de FULANINO (Braziljo-DF) kun gitarakompano ludata de FULANO (Brazjlo-DF), kiu ĝuijgis la ĉeestantaron. Sekve, alia surprizo: sed tre bona, venis el Kuritibo-PR: Daniel Haddad debutis fronte nacia esperantistaro, ludante gitaron kaj kantante konatajn muzikaĵojn brazilajn kaj eĉ proprajn verkojn. Ĉiuj senscepte ŝatis lian agrablan voĉon.
Amarilio, kiel oficiala ceremoniestro, disdonis ĉemizojn al la eksterlandanoj, kaj invitis ĉiujn por la venonta prezentado - de Markone Froes, de bando Merlin.
Li lanĉis la 3an diskon de la fama kolekto "Piratada Muziko', kaj kantis muzikaĵojn de Merlin kaj kelkajn de la 'kolekto', akompanante sin, per sia propra gitaro.
Ekpluvetis kiam nia arta vespero alvenis al la fino, kaj prezentiĝis forooaj muzik-ensemblo. Nia grupo restis ankoraŭ iom plie, ĉar kelkaj dancemuloj provitis la etoson nordorientan, dum ĉe la tablo iuj drinkis iun afordizian fiŝbuljono (caldim de sururu).
Denove la buso de fortalezanoj veturigis nin al la hotelo post longa atendo ene de la buso, kie ni ebriaj je laco kaj dormemo (kelkaj je fiŝbuljono), multege ridis - pri kio ĝuste, mi ne memoras, sed ja ni ridis. Jam en la hotelo, oni malkovris fremdan ŝtrumpon naĝanta en la necesujo de nia dormoĉambro - Ni eĉ supozis ke eble ĝi venis el supra etaĝo.
Merkredo - la 21an de Julio -
Matene okazis la ĝenerala asembleo de BEJO, en kiu elektiĝis la nova estraro, ĝi glate iris – la spertomanko de la plejmulto rilate al oficialaĵoj ne malhelpis la iradon de la asembleon. La plejmulto de la temoj estis klarigita en la pasitajn kunvenoj. (Pliajn informojn pri la ĝi, vi trovos en la protokolo, bladaŭ diskonata ie)
Tuj poste mi kuris pretigi la ĉambron por mia prelego pri vegetarismo, ĝi estis profita, mi montis plurajn aspektojn de vegetarismo, kaj la kialoj por fariĝi vegetarano. Se neniu viandmaganto pro ĝi vegetaraniĝis, almenaŭ neniu vegetarano manĝis viandon post ĝi. Ankaŭ mi provis disvastgi la mondan vegetaranan kongreson en Florianopolis ĉi jare, ĉar Esperanto havos spacon tie, por disvatiĝo inter la oficialaj lingvoj: la portugala, la angla kaj la hispana.
Post la tagmanĝo mi uzis la komputilon en librvendejo kontraŭ la kongresejo, por kontroli mian elektronikan poŝton. Tie estis nur du virinoj uzantaj la komputilojn, kaj ankaŭ estis eta bebo, en bebĉareto. Mi ne sciis al kiu, el tiuj du apartenis la bebo. Ili ŝajnis esti amikoj, ĉar unu parolis al la alia. Dum mi uzis la komputilon, unu foriris kaj la bebon zorgis la alia, sed iom poste tiu ankaŭ foriris kaj diris al mi: "Nun vi zorgu la bebon". "K..Kio??!!" respondis mi. "Ĉu la bebo ne estas via?!" "Ne, ĝi apartenas al tiu alia virino, kiu foriris" "Eble ŝi revenos tuj, ne plorigu lin, ĝis" diris la ino, jam forirante. "Ne plorigu lin???" Kion ŝi celis per tio? Mi ne nur ne plorigis lin, sed ankaŭ ekesperantigis lin ! Dum mi uzis la komputilon mi kantadis kelkajn E-muzikaĵojni kaj li eĉ ridis (aŭ havis muskolajn spasmojn).
Kongreseje, en la ĉefa salono jam ruladis la asembleo de BEL. La prezidanto prezentis la raporton de la estrar-periodo, la komisiono por la elekto de la nova estraro estis formita kaj montriĝis kiel esperantistoj kverelas pro stultaĵoj kiam estiĝis konfuso pro kiel skribi la nomojn de la balotatoj. Iu defendis la ideon skribi la tutan nomon, anstataŭ nur la unua nomo. Flavio kaj Petro ja estas tre similaj nomoj, ĉu ne? KIu ajn povas konfuziĝi.
Menciindas ke la fakto ke estis de grupoj konkurantaj al la estraro de BEL, tre multe igis interesa la aferon. Certe multe pli esperantistoj turnis sian atenton al la asembleo, kio ne estas kutimo de multaj esperantistoj. Tial mi sugestas ke por la venonta estrar-elekto, se ne estos pli ol unu grupo, ke oni kreu eĉ politikistajn partiojn. Ekzmeple: PFE (Partio de Finvenkontaj Esperantistoj), PAL (Partio Anĝela Lingvo) PKT (Partio Kontraŭ Taglibroj) ktp.
Longa vico estiĝis por la voĉdonado, kaj ankaŭ ioma konfuzo. Kaj la konfuzo ene de la salono eksteriĝis ĉar dume, la loko de la ĉi-vespera arta vespero ŝanĝiĝis tri foje.
Je la kalkulado de la balotiloj, la salono preskaŭ malplenis, eble ĉar la plejmulto jam certis pri la venkonto, kiu estis Petro Kavaliro.
Forirante al la buso, kiu kondukos nin al la hotelo, akompanis min Eni kaj Schiavinatti, tamen verdire, estis mi kiu akompanis tiun lastan, ĉar mi ne sciis kie la buso troviĝis. Ni iris tien kaj reen kaj fine kiam ni ekvidis la aŭtobuson, ĝi ekiris kaj Schiavinatti (Skiavinaĉo por la amikoj) devis kuri malantaŭ ĝi kriante malhelpe de siaj ornampendaĵoj (foto kaj video-kameraoj). Tre amuze.
La loko de la arta vespero fine restis la sama, tamen ne entute la sama, ĉar en la pasinta tago kelkaj esperantistoj kiuj restis ĝis la prezentado de la foroa grupo, forirante ne pagis la 'couvert' de la grupo. Pro tio, ĉiuj estis devigataj pagi R$5,00 ĉe la eniro, kaj rericevos ĝin en la foriro, se oni foriros antaŭ la prezentado de la drinkeja grupo. Eĉ la pordo, pasintvespere apertaj, estis fermitaj ĉi-vespere. Kia bela ekzemplo, esperantistoj en kaĝo!
La hieraŭa muzikistino hodiaŭ iĝis dancistino kaj ventrodancon prezentis al la publiko. Tarcizjo Lima ankaŭ prezentiĝis kaj kantis siajn muzikaĵojn bone konatajn de la esperantistaro. En nia tablo Ladislaŭ plezure ĝuis la afrodizian drinkaĵon "Caldinho de Sururu". Nur por pli bone informi, menciindas ke kun li en sia dormoĉambro ankaŭ gastis Schiavinatti kaj Flavio Rebelo.
Jaŭdo - la 22an de Julio - "Esperanto (Ladislaŭ) kiel revelacio"
Preskãu ĉiuj foriris pli frue ĉar en la posta mateno, multaj partoprenos ekskursojn, kaj ni iris al Porto de Galinhas-PE. La promeno estis tre agrabla, kelkajn veturis per 'buggie' dum aliaj vizitis la naturajn naĝbacenojn, kie ni trovis du belajn germaninojn al kiuj Sebastian funkciis kiel intrepretisto. Bedaŭrinde li ne sciis varbi ilin al Esperanto.
Ĉe la tabloj, gapigis nin la improvizkantistoj, kiu tre lerte kapablas munti rimojn pri kio ajn. Kiam mi starigis por filmi ilin, eĉ mi eniris la rimojn: "E agora o cabeludo começou a me filmar, Ô corno! Saia daí pra esse filme não queimar!" (la kokritulo ne estis mi!).
Malgraŭ nia sorto kun la ŝoforo (tiu ja fiŝoforaĉo), kiu ne plenumis siajn kontraktitajn devojn, eblis ĝui la revenon parolante pri la venonta kongreso (t.e. rakontante gaŭĉajn anektodojn). Ladislaŭ ankaŭ provis rakonti ŝercaĵojn sed li rakontis "sorĉaĵojn". Ni multe ridegis - ne pro la anektodo, kompreneble!
Ni alvenis al Macejoo malfrue por la solena fermo, sed feliĉe ĝi ankaŭ malfruis.
La teatrejo estis plena, kaj Amarilio denove gvidis la feston. Prezentiĝis koruso de la urbo, folklora teatro-grupo, Neide Barros, sed plej fururis la putteatro el Fortalezo - CE, kiu rakontis la historion de virino kiu forlasis nordorienton antaŭlonge kaj nun revenas kaj enamiĝas al tre maskla homo. Jen ideo: ke la pupoj reprezentu esperantistojn - en nia movado, amuzaj historioj ne mankas!
La gelernantoj de la Chse-Metoda kurso gvidata de MiMa estis invititaj supreniri la podion por prezenti kazoneton. Unu post unu ili plenigis la podion kaj malplenigis la teatrejon. Preskaŭ duono de la teatro !! Amarilio deklamis la poemon pri Sankta Petro, kaj la sanktulo vere aperis de malantaŭ la kurtenoj (Carlos Maria – Braziljo, vestita kiel sanktulo). Vera miraklo! Amarilio tiom forte emociiĝis ke eĉ forgesis daŭrigi la poemon!
Kaj jen oficiale finiĝis la kongreso. Ni ankoraŭ iris al la plaĝo manĝi lastan tapiokon (mi jam enuiĝantis) kaj babili iomete.
Mi per la kamerao registris intervjuon gvidata de Ladislaŭ al junulo por montri la taŭgecon de Esperanto. Ne eblas multon priskribi, oni devas spekti ĝin. Tial mi baldaŭ disponigos almenaŭ ĝian aŭdion en Interreto: Vizitu ofte la retapaĝon de BEJO.
Ladislaŭ estis vera revelacio de la kongreso. Mi voĉdonas al li, por la elekto de la Esperantisto de la jaro!
Mi, Ariadene kaj De Meo akompanis kelkajn kaj aliaj al la komuna loĝejo, adiaŭis ilin kaj revenis al nia hotelo.
Ĉar la kongreso oficiale finiĝis en ĉi-tiu vespero, mi povus fini ankaŭ la taglibron ĉi tie, sed ĉar en vendredo ankaŭ okazis aferoj, kiuj vere estis eksterordinaraj al mi, mi taksas ilin rakontindaj kaj daŭrigos ĝin ĝis la fino de nia vojaĝo.
Vendredo, la 23an de Julio – “Mi ne volas ellitiĝi"
Vendredo estis libera tago. Ho! kiom bone estas dormi iom pli kaj vekiĝi malfrue. Bedaŭrinde kiam tio okazas en hotelo, oni maltrafas la matenmanĝon...
Mi decidis iri piede al superbazaro aĉeti manĝprovizon, ĉar tapiokon mi ne eltenus plu. Reveninte al la hotelo mi ricevis telefonalvokon de Eni (São José dos Campos –SP), kiu invitis min kaj De Méo-n viziti budhisman templon.
Bonega Oportuno! Mi ne estas budhisto, tamen mi iom konas kaj ŝatas la filozofion budhisman.
Eni klarigis al ni, ke la monaĥino, kiu zorgas la templon, kiun ni vizitos, estas la unusola virino kiu atingis la plej altan rangon en budhismo. Krome, ŝi ne parolas la portugalan!
Do, ni esperantistoj, devis paroli la anglan por sukcesi komunikiĝi kun la monaĥino. Arghhhh !! Estis terura sperto paroli la anglan dum E-kongreso kaj kune kun aliaj esperantistoj. Bone, almenaŭ ni profitis la okazon por propagandis Esperanton al ŝi.
Ŝi invitis nin al teumado, ni akceptis kaj mi profitis kaj petis permeson por filmi iomete en la ĉambro de la templo, kie troviĝis multaj belegaj artaĵojn budhismaj.
Nu, mi kun la manio de "Spilberg" filmadis marŝante reen kiam mi sentis ke mia piedo trafis ion, kaj mi aŭdis la sonon de iu objekto trafante la plankon. Mi rigardis kaj vidis ke mi faligis cindrujon sur la tapiŝon, kiu kovris la tutan ĉambron. La afero ne estis pli hontiga por mi, ĉar danke al Budho ĝi ne frakasis, sed ĝi estis plena je cindroj, kiuj nun kuŝis sur la ruĝa tapiŝo.
Malgraŭ ke, kiel mi sciis poste, ili aŭdis la bruon en la kuirejon, bedaŭrinde, ĝi ne estis sufiĉa por veki ties atenton por venigi ilin al salono kontroli tion, kio okazis. Ja bedaŭrinde, ĉar tiel mi devis iri tien kaj ekspliki al la monaĥino (memoru: la plej altranga) ke mi faligis la cindrujon (memoru: EN LA ANGLA!!). Dum mi fine filmis (ĉar mi sciis ke poste mi ne povos filmi ion ajn tie) mi klopodis trovi la vortojn en la angla por diri: "Monaĥino, mi faris fuŝaĵon, mi faligis la (damnan) cindrujon en la ĵus purigitan tapiŝon. Kompatu min, ĉu la budhistoj ne estas kompatemaj?"
Mi forlasis la ideojn pri fuĝi, aŭ ĵeti ion sur la cindroj por kovri ĝin, kaj konfesis la pekon. Ŝi ja surpriziĝis, sed ne pli ol Rodrigo, kiu eĉ supozis ke la cindroj estis de iu forpasinta budho, aŭ de la fondinto de la templo. Feliĉe estis nur incenso-cindroj.
Ŝi konsilis al mi praktiki meditadon, sed tio estis antaŭ ol frapi iun ceramikan bufon per la piedo kiam ni vestis niajn ŝuojn por foriri. Poste tio, ŝi konsilis al mi resti tie, ke ŝi per lignobastono korektus min!!
Se vi pensis ke mia tago ne povus esti malpli bona, vi eraris!
Ni revenis post la sunsubiro en la hotelon, kaj multaj kune iris vespermanĝi en iu restoracio nomata “Alecrim”.
Reveninte al la hotelo, ni ankoraŭ babilis ĉirkaŭ la naĝbaceno kaj estis tie, kie mi forgesis la fotomaŝinon ciferecan de mia frato. Mi metis ĝin sub la ĉefan tablon (kie estis alia kvazaŭa eta tablo) por ne malhelpi dum la babilado. Kaj simple forgesis ĝin tie. Ĉar en la posta tago, mi ne emis foti, mi ne rimarkis ĝian mankon. Ho! Pli bedaŭrinde ol devi repagi ĝin al mi frato, estas perdi ĉiujn fotojn faritajn, precipe tiujn, kiuj montris Advalk-n balete dancante.
Sabato, la 24an de Julio - "Mejlojn for"
Sabate matene, mi decidis profiti la plaĝon. Iris mi, Ariadene (Kuritibo-PR) kaj Ladislaŭ. Ni profitis la plaĝon, la venton kaj la pluvon. La suno nur ekaperis kiam mi jam revenintis al la hotelo kaj ekbanis min. Por tagmanĝi amasiĝis kelkaj kaj gustumis nordorientan dolĉaĵon el fruktkernon "açai" en budo proksime da la hotelo. De ĉiuj aliaj, la frando aspektis bonege, krom la mia, kiuj similis al glacia supo. Mi iris preni monon en aŭtomata banko kaj konstaktis ke mankis malmulte por ke anstataŭ la maŝino, mi devis preni monon de iu.
En la buso por iri al flughaveno, kelkaj esperantistoj decidis montri siajn kaŝitajn taletojn kantante per la mikrofono de la aŭtobuso.Tiaj mikrofonoj neniam funkcias, kial do, tiu damna mikrofono plene funkciis? Aŭskultante ilin, mi ekkomprenis kial tiom multe da esperantistoj kabeas. Mia malbonŝanca nubo atingis kelkajn en la flughaveno (forgesiĝis valizoj, forĵetiĝis aviadilbiletoj) sed ĝi ne estis sufiĉa por faligi la aviadilon. Zaĉjo certe zorgis tiun flugon!
Mi ne havas kutimon kotroli la zodiakon, tamen analizante la okazaĵojn en ĉi tiu semajnfino, mi pripensas la eblecon akiri tiun kutimon, por antaŭscii en kiuj tagoj mi ne devas ellitiĝi.
Sed verdire tiu sorto ne kompareblas al la ege feliĉiga semajno, kiun mi havis en Macejoo.
Mi deziras danki al Aristhopio kaj al la LKK-anoj kiuj sin dediĉis por la realigo de la kongreso. En ĉi tiu kongreso mi kunlaboris por la organizado de BEJK, mi petas pardonon pro la misoj, kiuj mi respondecis kaj dankas al ĉiuj kiuj helpis ĝin realigi pere de apogo kaj ideoj. Mi speciale dankas al: Isis kaj James Piton, Sonia Shánchez kaj Neusa Priscotin Mendes (MiMa).
Vortaro Buljono – Likvaĵo simila al supo.
Svingi – Rapide, ripeti movi(et) ion tien kaj reen en aero
Floso – Objekto por transporti homojn sur akvo
Kovraĵo - Slanga esprimo por registraĵo aŭ koncerta prezento de muzikpeco, kiu originale estis farita de alia artisto
Bendakompano - Kantado aŭ ludado kun akompano de sonbendo (aŭ simile) anstataŭ muzikistoj.